?

Log in

Jam estas marto // It's already March - Kalemburoj aux Poezio / Puns or Poetry [entries|archive|friends|userinfo]
traevoli

[ website | Traevoli Dot Com ]
[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

Jam estas marto // It's already March [Mar. 12th, 2009|12:00 am]
traevoli

Jam estas marto

It's already March

Nu, mi travivis la unuan sesonon da mia studprogramo. Ofte mi sentis ke estis tro da informo por eniri mian cerbon. Sed versxajne mi ja lernas pli, kompare al mia mezuro. Cxi-programere mi klopodu trovi ekvilibron inter mia mensa sano kaj miaj limdatoj. Mi suferis kelkajn acxegajn frenezigxojn kaj prefere mi evitu tion ekde nun. Do mi memoru ke estas meza punkto inter nulo kaj perfekto neatingebla. Well, I survived the first sixth of my program. A lot of the time I feel as if there is just too much information to absorb. But I'm probably learning more than I can tell. This term, I should endeavor to find a balance between my mental health and the deadlines. I had a few really atrocious days and I'd like to avoid freaking out like that from now on. So I should remember that there's a middle ground between zero and unattainable perfection.
Unu el miaj plej defiaj kursoj estas desegnado de la homa formo. Komence mi frustrigxis en tiu kurso. Sed fine mi akceptis ke mi studos tutan jaron en tiu kurso kaj tio ne estu sufero. Ne cxiu lernas cxion tuj. Mi estu pacienca antaux ol jugxi mian progreson. Paradokse, post kiam mi cxesis esperi ke miaj desegnajxoj estos bonaj, ili finfine komencas igxi iom malpli malbonaj. One of my most challenging classes is Life Drawing. At first I got really frustrated in the class. But eventually I accepted the fact that I'll be taking it for a whole year and it doesn't need to be agony. Not everyone gets the hang of everything right away. I need to be patient before I go judging my progress. Paradoxically, after I stopped hoping for good drawings, they started to become a little less bad.
Lastan dimancxon mi decidis gxui ferion anstataux lukti kontraux hejmtaskoj la tutan semajnfinon. Do mi akceptis inviton de Arono kaj Karlina iri negxtabuli. Kvankam mi vivis gxis la nuna jaro en Koloradio, kie negxtabulado kaj skiado estas tre popularaj, mi neniam negxtabulis nek skiis gxis mi atingis Kanadon. Mi falis ofte, foje falegis, kaj dum unu vojo timegis gliti preter klifo. Tamen mi gxuis la sperton kaj ecx iom sukcesis (se nur cxe la moneto por komencantoj). Last Sunday I decided to go on holiday instead of struggling with homework for the whole weekend. So I accepted an invitation to go snowboarding with Aaron and Charlene. Although I'd lived in Colorado all my life, where snowboarding and skiing are quite popular, I'd never done either until I came to Canada. I fell a lot, sometimes hard, and during one run, I was terrified of going off a cliff. But I enjoyed the experience and even had some success (if only on the beginner's hill).
LinkReply