?

Log in

No account? Create an account
Cheerful thoughts // Gajaj pensoj - Kalemburoj aux Poezio / Puns or Poetry — LiveJournal [entries|archive|friends|userinfo]
traevoli

[ website | Traevoli Dot Com ]
[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

Cheerful thoughts // Gajaj pensoj [Sep. 18th, 2008|12:01 pm]
traevoli

Cheerful thoughts

Gajaj pensoj

I'll admit it: I've been a bit of a grump lately. But I have days when I'm not so grumpy. So I thought I'd take a moment to post a few happy thoughts. Mi konfesu ke mi lastatempe estas malgajulo. Sed mi spertas malpli malgajajn tagojn. Do mi pensis ke mi pasigos momenton afisxi kelkajn felicxajn pensojn.
I still have some technical issues to work out on the podcast, but I have some ideas for a theme song, and the guys from ZenTherStick have agreed to toy around with it and see if they can bring something to fruition. I know there is a lot of music out there that is free to use to podcasts, but I'd really like to have something original for the show. And I think ZenTherStick can pull off the dreamy quality I'm looking for in a theme song. Mi ankoraux devos ekkompreni teknikajn aferojn pri la podkasto, sed mi havas ideojn pri la enkonduka muziko, kaj la anoj de ZenTherStick konsentis prilaboreti gxis por konstati cxu ili povas realigi gxin. Mi scias ke ja estas multe da muziko libere uzebla por podkastoj, sed mi tre volas havi originalajxon por mia programo. Kaj mi opinias ke ZenTherStick kapablus ludi tiel songxe, kiel mi imagas ke la kanto estu.
Work has been getting a little better. Although they shuffled me into a different department, which resulted in a pay cut, it's actually been a little less stressful over there. I've been sleeping better at night. And I finally got two days off in a row, which really helps my mood. I also applied for a job in a third department, and I think I'm going to get an interview. I know it seems kind of silly to switch positions again, as it will be just for another couple months. But does that mean I can't show any ambition? In the short term, it looks like the other position pays better. When I showed up early to take two placement exams, the Human Resources lady said everyone before me had failed the placement test for grammar/spelling. It was actually pretty easy, in my opinion. There were a couple tricky questions, so I only got an 88%, but that was apparently good enough to pass it. Mia laboro iom plibonigxas. Kvankam la estraro pusxis min en apudan fakon, kaj rezultis malgrandigxo de mia salajro, la nova posteno estas fakte iom malpli strecxa. Mi dormas pli bone. Kaj finfine mi akiris du liberajn tagojn apudajn, do tio multege helpas mian humoron. Ankaux, mi kandidatigxis por ecx alia posteno en ecx apuda fako, kaj mi pensas ke ili ja intervjuos min. Mi scias ke sxajnas iom stulte sxangxi postenojn denove, cxar tio dauxros nur kelkajn monatojn. Sed cxu tio signifu ke mi ne montru ambicion? Sxajnas ke la tuja rezulto estas pli bona salajro. Kiam mi venis por fari du ekzamenojn, la sekratario sciigis min pri tio, ke neniu antaux mi sukcesis pri la gramatika-literuma ekzameno. Mi taksis gxin suficxe facila. Estis ja kelkaj tiklaj demandoj, do mi nur gxuste respondis 88 elcentojn da la demandoj, sed evidente tio suficxis por sukcesi.
Lately I've been playing more and more guitar. I kind of got frustrated with the Chapman Stick a while back, and haven't really been keeping up with it. I might get back to it one day. But I found that I was spending so much time and effort learning a single song, that I hardly got any enjoyment out of it at all. And it really detracted from my original goal with the instrument -- to accompany my own singing. When I was playing the Stick, I found that I didn't sing all that well. But that's not true with guitar. I can just strum away chords and really sing from the heart. At one point, years ago, I didn't want to be just another coffee shop musician who backs up his own vocals with simple guitar chords. But somehow that doesn't bother me anymore. It's simple. It doesn't take a lot of multitasking ability. And all that extra energy can be put into the singing, which is really what I enjoy. So a couple of days ago, I started learning Fly Me To The Moon. It has a bunch of chords I've never even heard of before, but I'm having a lot of fun with it. I mean, like, a lot. And I find myself asking: Why didn't I start learning jazz standards years ago? Lastatempe mi pli kaj pli ludas gitaron. Antaux iom da tempo, mi iom frustrigxis pri la instrumento nomita Chapman Stick, kaj nun ne multe ludas gxin. Eble iam mi reamikigxos kun gxi. Sed mi trovis ke tiom da tempo kaj tiom da penego necesis por lerni ununuran kanton, ke mi apenaux gxuis ludi gxin. Kaj la ludado malservis mian originan celon pri la instrumento, nome akompani mian vocxon. Kiam mi ludis la Stikon, mi trovis ke mia kantado estis malpli bona. Tio ne estas vera rilate al gitaro. Mi nur plektras kaj povas kanti elkore. Je iu punkto, antaux jaroj, mi opiniis ke mi ne estu tia muzikisto kiu akompanas sin en kafejo per simplaj gitaraj akordoj. Sed, ial, tio ne plu gxenas min. Estas simple. Gitara plektado ne postulas multe da "samtempfarada" kapablo. Kaj la cetera energio nun povas uzigxi por kanti, kion mi tre gxuas. Do antaux kelkaj tagoj mi komencis lerni kanton nomitan Fly Me To The Moon [flugigu min al la luno]. En gxi estas multaj antauxe nekonataj akordoj, sed mi tre gxuas tion. Tre ege multe. Kaj nun mi demandas min: Kial standardajn jxazajn kantojn mi ne eklernis antaux jaroj?
Final note: Friday is Talk Like A Pirate Day. Arrrr! Fine: Vendredo estas la Tago Por Paroli Pirate. Arrrr!
LinkReply

Comments:
[User Picture]From: phoenixfirewolf
2008-09-18 08:38 pm (UTC)
Yay Guitar! Glad things are going pretty well.
(Reply) (Thread)
[User Picture]From: stoic_sorrow
2008-09-22 04:47 am (UTC)
kie vi laboras o0?
(Reply) (Thread)